Heinrich Heine
EL MIAJ LARMOJ...


El miaj larmoj svarme
burĝonas floro post flor'
kaj miaj suspiroj iĝas
najtingalara ĥor'.

Jen, se vi min amas, kara,
la floroj por amregal',
kaj trilu sub via fenestro
la kanto de najtingal'.